PIV 2026 · Artikolo 20233
bingo
bingo LUDO hazardludo, ĝenerale por multaj personoj, en kiu la estro lotece anoncadas numerojn kaj la ludantoj markas tiujn, kiujn ili trovas en tabelo antaŭ si; gajnas la unua, kiu markas vicon de numeroj aŭ la tutan tabelon: ili ludis bingon por gajni vortarojn OE ➞ loterio.
bingejo salono, en kiu oni ludas bingon.