← Reen al S

PIV · 14561

★sort/o

sort/o
Nekonata forto, imagata kiel supernatura, rigardata kiel havanta kapricojn, k al kiu oni emas atribui la okazaĵojn, kies kaŭzon oni ne konas: la sorto komencis esti por mi pli favora Z; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas Z; per ironio de la sorto; se decidos la sorto, helpos nenia forto Z; de la tero la sorto ĵetis lin sur la maron Z; ĝi estas peza bato de la sorto Z; ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto Z. destino, fatalo, fortuno, hazardo.  sortobato, sortodiveni, sortoŝanĝo, sortoturno.
Antaŭfiksita aparta destino de iu: neniu evitos sian sorton B; esti kontenta je sia sorto B; mizera sorto lin atendas B; mi demandis ŝin, ĉu ŝi volus ligi kun mi sian sorton B; li submetis sin al sia sorto Z; ŝi sciis la sorton de ĉiuj Z; lia sorto estis sperti malsaton Z; kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Z; antaŭdiri ies sorton.
Tio, kio devas okazi pri iu afero: se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero Z; gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero Z; provi la sorton de l’ batalo B; ĉiu opinias, ke li povas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno Z.