← Reen al S

PIV · 14562

sortiment²o

sortiment2o
Kolekto da specimenoj de varoj, por elmontradi al klientoj, detalistoj ks: sortimento da tukoj, da tranĉiloj, da libroj.
Aro da samcelaj objektoj aŭ iloj, kiuj respondas al la diversaj postuloj de uzado: sortimento da tipoj en presejo; sortimento da boltiloj, da preniloj k tenajloj; sortimento da bobenoj (gradigitaj laŭ grandeco aŭ induktanco). garnituro.
sortimenti (tr) Liveri taŭge elektitan kolekton da varoj aŭ iloj, inter si diferencaj, sed ĉiuj de unu sama speco: bone sortimentita laborejo, stablo, kompostejo.
ekssortimenta. Restanta sola el elvendita sortimento.