PIV · 15092
ŝanc¹o
ŝanc1o. Ebleco, probableco de sukceso: diversaj lingvoj havas (por iĝi internacia) pli-malpli egalajn ŝancojn Z; havi plej multe da ŝancoj por esti elektita Z; li havas nenian ŝancon esti akceptita B; niaj ŝancoj kreskis, malkreskis; scipovi uzi siajn ŝancojn; nemultaj estas la ŝancoj, ke li alvenos ĉi-vespere; doni al iu lian ŝancon montri siajn kapablojn; la militŝancoj. Rim. Ne konfuzu kun fortuno.
ŝanca. Tia, ke ĝi havas nur ŝancon, ne certecon okazi: tio estis ŝanca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li estas en nia urbo; ŝanca prognozo.
senŝanca. Tia, ke ĝi havas nenian ŝancon okazi aŭ sukcesi: senŝanca provo, rimedo.