PIV · 4716
fortun/o
fortun/o Z. Konkreta rezulto de bona ŝanco: havi fortunon ĉe la ludkartoj; deziri al iu fortunon; li ĉiam havis fortunon de fripono; serĉi fortunon B. ☞ feliĉo, hazardo, fato.
Fortuno ☉ Romana diino de la hazardo; (f) Personigita sorto, rigardata kiel kaprica k arbitra disdonanto de la bonaj k malbonaj ŝancoj: pro kio vi kolerigis la Fortunon, ke ĝi vin sendis ĉi tien? Z; li al la Fortuno ne permesas sur li ludadi, kiel sur fajfilo Z; la favorato de l’ Fortuno B; la rado de la Fortuno (simbolo de la ŝanĝiĝemo de la destino).
misfortuno. Realigita malbona ŝanco: ĝui peĉe nigran misfortunon ĉe pokero; alporti al iu misfortunon.