← Reen al E

PIV 2020 · 3875

★energi/o

energi/o
Forto de la karaktero, de la mensa aparato, direktata al celo k persista por ĝin atingi: de la momento, kiam Bourlet aniĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio Z; ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo Z; nova streĉiĝo de la momente falinta energio Z; la vundito havis la energion releviĝi mem; la kreado de lingvo postulas grandegan energion Z; la apero de Hamleto revekis ĉie novan energion Z.
Kapablo fari laboron; la energio estas difinita en teoria fiziko kiel la kvanto, kies konserviteco estas konsekvenco de nevarieco sub tempa movo; simb.: E aŭ U. laboro, povumo.
atomkerna energio. Nuklea energio.
kineta energio. Energio rilata al la moviĝo de masa korpo.
libera energio Termodinamika potencialo kun la dimensioj de energio: oni distingas inter la helmholca (F = U − TS) k la gibsa (G = U − TS + pV) libera energio. entalpio.
nuklea energio. Energio, liberiĝanta pro atoma fisio.
energia. Posedanta, elmontranta energion: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon Z; energia dediĉo; energia k senlaca laborado Z; ne sufiĉe energia policestro Z; la unua k la plej energia pioniro Z.
energie. Kun energio: kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali Z; E-istoj en Londono, laboru kuraĝe k energie! Z.
energii (tr) Sentigi sian energion: potencaĵoj energias en li N; Dio, kiu energias ĉion N.
energiismo Φ Doktrino, kiu konsideras la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj. materiismo, spiritualismo.
energibezona Konsumanta energion: energibezona transporto tra membrano.
energidona. Donanta energion: energidona substanco, rememoro.
senenergia. Ne havanta energion. mola, malforta, anemia.
atomenergio 👥 Nuklea energio.
sunenergio. Energio, kiu devenas de la suno k estas utiligata por la produktado de biomaso, elektro ks.
ventenergio. Energio, kiu devenas de la vento.