PIV · 16591
vibr¹i
vibr1i (ntr)
1 Esti agitata de interna movo, pro kiu molekuloj de korpo iras k reiras trans fiksa punkto, k kiu komunikiĝas al la medio: vibras kristala glaso, sonorilo, tamtamo; (f) ĉiuj vibras (ekscitiĝas) pro ĝojo. ☞ tinti.
2 Formoviĝi el sia ekvilibra pozicio k tien reveni per alterna regula movo: vibras kordoj, vergeto, molekuloj. ☞ balanciĝi, pendoli.
3 Sonori laŭ alternaj laŭtiĝoj k mallaŭtiĝoj: iafoje ekvibris en la aero malklaraj sonoj de flutoj B; li diris per flama, vibranta voĉo; liaj paŝoj vibris tra la silento; (f) entuziasmo vibras tra la tuta parolado; mil ĝojaj sentoj vibras tra l’ koroj.
vibro. Ĉiu el la alternaj movoj de vibranta korpo: la vibroj de sonorilo, kordo, lameno; staranta k iranta vibro; vibroenergio, vibrodaŭro.
vibra
1 Prezentanta vibrojn: vibra movado.
2 Λ (pp parolsono) Tia, ke ĉe ĝia prononco elasta parolorgano (ekz. la langopinto, la uvulo) vibras ĉe alia organo: vibra ro.
vibrado. Serio da vibroj de vibranta objekto aŭ organo: la vibrado de la frapita kordo; malproksime oni aŭdis la vibradon de lia voĉo.
vibrigi. Fari, ke io vibru: vibrigi glason; (f) vibrigi la internajn kordojn de la koro.
vibratoro. Aparato vibranta, pro la motoro, kiun ĝi entenas en si, k uzata por densigi, kompaktigi betonon per vibrado.