← Reen al T

PIV · 15834

torped¹o

torped1o
Cigarforma, mempelata submara armilo, pafata el speciala tubo de submarŝipo aŭ de aviadilo, k direktebla al malamika celo, ĉe kies kontakto ĝi eksplodas.
G. (Torpedo) de elasmobrankaj fiŝoj el la subklaso de elasmobrankoj, similaj al rajo, sed produktantaj elektran energion por paralizi aŭ mortigi sian predon.
torpedi (tr) Ataki aŭ detrui per torpedo: la lasta ŝipo de nia konvojo estis torpedita ĉe la enirejo de la Manika kanalo.
torpedŝipo. Ŝipo, armita per torpedoj k kapabla je granda rapideco.
kontraŭtorpedŝipo. Destrojero.