← Reen al S

PIV · 14584

spark/o

spark/o Fajrero, kiu estiĝas inter elektrodoj apartigitaj de dielektriko sub sufiĉe alta tensio.
sparkado. Produktado de sparkoj en sparkilo.
sparkilo. Tiu organo de eksplodmotoro kun elektra eksplodigilo, kiu produktas interne de la cilindro la sparkon, eksplodigantan la gasmiksaĵon.
frusparkado, malfrusparkado. Sparkado, produktata antaŭ, resp. post la momento, kiam la piŝto estas ĉe la fino de sia iro de kunpremo.