← Reen al E

PIV · 3736

elektrod/o

elektrod/o Ekstremaĵo de konduktanto, ekz. en elektroliza bano aŭ elektra pilo, ĉe kiu konduktado per elektronoj estas ŝanĝita al konduktado per jonoj aŭ aliaj ŝarg-portantoj, aŭ ĉe kiu la inversa transiro okazas: metala, karbona elektrodo; gutanta hidrarga elektrodo (vitra kapilara tubo, tra kiu hidrargo fluas malrapide, formante kontinuan serion de etaj gutetoj ĉe la pinto).  polarografo.
regelektrodo. Ekfunkciiganta elektrodo en juntoj kiel tiristrono.