PIV · 12479
polarograf/o
polarograf/o Ⓚ Aparato, kiu aŭtomate registras la kurenton dum elektrolizo ĉe gutanta hidrarga elektrodo.
polarografio. Metodo de kvalita aŭ kvanta analizo per polarografo, precipe uzata por analizi la metalojn en salaj solvaĵoj.