PIV 2026 · Artikolo 16143
turbino
Derivaĵoj en la artikolo 5
turbino rotacia maŝino, kiu konsistas el unu aŭ pluraj radoj, provizitaj per klinitaj padeloj kaj rapide turniĝantaj sub la premo de akvo, vaporo, vento aŭ gaso: centrifuga turbino
turbina rilata al turbino aŭ provizita per ĝi: turbina reaktoro turbina alternilo turbina pumpilo
akvoturbino turbino, kiu uzas la forton de akvomoviĝo kaj transformas ĝin al energio: moderna akvoturbino utiligas la energion de la trafluanta akvo ĝis 95% OHa
gasturbino eksplodmotoro en kiu okazas transformado de gaso al kineta energio, varmo aŭ elektro.
vaporturbino turbino en kiu la alta premo de vaporo transformiĝas en kinetan energion aŭ en elektron.
ventoturbino turbino, kiu transformas venton en elektron: la plej videblaj eroj de la verdiĝanta energiproduktado estas la ventoturbinoj en la kamparo kaj la sunpaneloj sur la tegmentoj RRo Sin. ventelektrejo.