PIV · 8609
★kre/i
★kre/i (tr)
1 (pp Dio) Fari ion el nenio: en la komenco Dio kreis la ĉielon k la teron X; riĉulo k malriĉulo renkontiĝas; ilin ambaŭ kreis la Eternulo X; ĉion Dio kreis bela siatempe X; ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco X; antaŭ la altaĵoj mi estis kreita X; ŝi estis kreita por la lukso k volupto.
2 Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi: krei establon, firmon, akademion, imposton, oficon; krei novan religion Z; Petro la Granda kreis al si ŝiparon; Esĥilo kreis la tragedion; krei rolon (ĝin ludi la unua); krei modon, stilon, teknikon; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z; krei vorton Z; ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo Z; la Ligo estos kreita de niaj amikoj mem Z; ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko k vortaro Z; unu homo tie (en la afero de L.I.) povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto Z. ☞ establi, fondi, instali, organizi.
3 (f) Estigi ion abstraktan: tio kreis inter ili ĵaluzon; ne kaŭzoj ekonomikaj kreas la intergentan malamon Z; la neklareco ne ekzistas, ĝi estas kreata nur arte Z; (analoge) okazo kreas ŝteliston Z. ☞ naski, veki, elkovi.
kreo, kreado. Ago de tiu, kiu kreas: la kreo de la tero X; kelkaj amikoj estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo Z; la ideo de absoluta kreado estas nescienca.
krea. Rilata al kreado: la krea potenco de artisto.
kreaĵo. Io kreita: E., tiu mirinda kreaĵo de Z.; neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo Z.
kreema. Ema al kreado: kreema imago.
kreiĝi. Iĝi kreita: Li ordonis k ili kreiĝis X; la lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi Z; tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝigo de la homaj grupoj; de post la tago de via kreiĝo X.
kreinto. Tiu, kiu kreis: mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo Z; Θ tiu ofendas sian Kreinton X.
kreitaĵo. Estaĵo kreita: la kokinoj, la anasoj k la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj Z; la plej humila el ĉiuj kreitaĵoj, la musko; kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras, ke […] Z.
kreitaĵaro, kreitaro. La tuta kreita mondo: la sinjoroj de la kreitaĵaro Z.
rekrei. Estigi per arto, imago ks ion malaperintan: rekrei prahistorian pejzaĝon.
parkreo ☐ Kreo de elektrono k pozitrono el gama-kvantumo.