← Reen al F

PIV · 4679

★font/o

font/o
Loko, kie akvo aŭ alia likvo eliĝas el la tero: komenciĝas fonto de rivero Z; ŝi ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto Z; vi devas iri al la fonto Z; la fonto senakviĝis; la fontoj de la abismo X; la fontoj de Nilo; fonto de petrolo B, de natura gaso; subtera, submara fonto.  radiestezisto.
La elfluaĵo mem: pura, malklara, sala, sensala (dolĉa), varma, ferhava, sulfureca fonto; kapti fonton (per tubaro); (f) ho, se miaj okuloj estus fonto de larmoj! X.
Origino de materia forto: fonto de lumo, de energio.
(f) Origino, punkto, de kie oni prenas, akiras ion: ĉerpi dokumentojn el la fonto mem; aŭtoritata fonto de informoj; serĉi aliajn fontojn de enspezoj Z; ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia miriga katastrofo Z; monavido estas fonto de multaj militoj; pro elsekiĝo de la materialaj fontoj Z (rimedoj); vi ĉerpas akvon el la fontoj de la savo X; instruo de saĝulo estas fonto de vivo X.
fonta. Rilata al fonto: fonta regiono; la beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte Z.
fonti (ntr)
Eliĝi el fonto. ŝpruci.
(f) Deveni de: oni miras, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo; ĉiu ĝojo el ĝi fontas K.
elfontigi. Fari, ke fonto elŝprucu.
energifonto Resurso de fonto: karbo, gaso k nafto estas fosiliaj energifontoj.
kurentfonto. Elektra pilo, baterio aŭ maŝino, kiu produktas elektron.
lumfonto. Objekto aŭ aparato, kiu produktas lumon (ekz. lampo, suno ks).
oleofonto. Fonto de petrolo.
ŝprucfonto. Fonto, el kiu akvo ŝprucas, ordinare pro la entenata gaso aŭ pro niveldiferenco.
termofonto. Fonto el varma k minerala akvo, uzata por kuracado.