PIV · 15199
★ŝpruc/i
★ŝpruc/i (ntr)
1 Rapide k forte eliĝi en fluo aŭ en gutoj: tute apude ŝprucis fonto Z; sub la vento la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen Z; ŝi fosis per siaj manoj, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj Z; larmoj ŝprucis el liaj okuloj; (analoge) fajreroj ŝprucis el ĝi Z.
2 (f) Rapide, subite montriĝi kun viveco: ĉie ŝprucas freŝa forto k nova vivo; ĝojo ŝprucis el ĉiuj okuloj; spasme ŝprucanta gajeco Z; tia poezio fonte ŝprucas.
ŝpruc!. Onomatopeo, imitanta la bruon de eliĝanta ŝaŭmakvo.
ŝpruca. Tia, ke ĝi ŝprucas: ŝpruca fonto, akvo; (f) ŝpruca sprito.
ŝpruco, ŝprucado. Ag(ad)o de io, kio ŝprucas: admiri la koloran ŝprucadon de la fontanoj.
ŝpruco, ŝprucaĵo. Tio, kio ŝprucas: la aŭtoj flankenĵetis ŝprucojn da koto.
ŝprucigi. Fari, ke io ŝprucu: ŝprucigi insekticidon sur murojn, sur plantojn; ŝprucigi farbon sur karoserion; fontoj ŝprucigantaj akvon Z; (f) ŝprucigu morton el viaj okuloj! Z.
ŝprucigilo. Aparato, servanta por ŝprucigi likvon: ŝprucigilo de ĝardenisto, de farbisto (pistolo), de gladilo (por ŝprucigi akvon sur gladendaĵon); estinga ŝprucigilo.
disŝpruci. Dise ŝpruci: li plonĝis k gutoj disŝprucis sur la rigardantojn; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo X.
elŝpruci. Eliĝi, ŝprucante: la sango elŝprucis fonte Z.
enŝprucigi
2 ⚕ Penetrigi likvan medikamenton tra la anuso en la rektumon aŭ tra la vulvo en la vaginon: doni al iu enŝprucigon.
enŝprucigilo. Aparato por enŝprucigi, teknike, medicine aŭ higiene.
forŝprucigi. Forigi per ŝprucado de akvo: forŝprucigi ŝlimon el maŝinkaldrono; forŝpruciga kluzo.
forŝprucigilo. Aparato, kiu servas por forŝprucigi: forŝprucigilo de klozeto.
reŝpruci. Ŝpruci en kontraŭa direkto pro trafita obstaklo.
surŝprucigi. Fari, ke io ŝprucu sur iun aŭ ion: surŝprucigi sanktan akvon sur la preĝantojn; la aŭto surŝprucigis la pasantojn; surŝprucigi bedon.