PIV · 13445
rezult²i
rezult2i (ntr) Esti la logika, natura, fakta sekvo de: el tiu principo rezultas, ke […]; alia aranĝo eble rezultos el via diskutado Z; por la malsanulo efektive nenio rezultis el tio Z; kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone? Z; el tio rezultis, ke mi rezignis pri la afero.
rezulto. Tio, kio logike aŭ nature sekvas el io: la rezulto de via diskuto estas ĝuste nulo; oni atendas la rezultojn de viaj laboroj Z; de elekto tro multa plej malbona rezulto Z; lia iniciativo havis plej bonajn rezultojn; vi demandas, kiom da rezulto? K; li transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo X. Sin. rezultato. ☞ konkludo, konsekvenco, frukto, rikolto.
rezultanto ☐ Vektoro (forto ks), kiu estas kunmetita el du aŭ pli da komponantoj.
rezultigi. Estigi, naski kiel rezulton: tian fieron rezultigis la servistoj per siaj kisoj k karesoj Z; la pluvegoj rezultigis grandajn difektojn en la grenkampoj.