PIV · 14989
★sulk/o
★sulk/o
1 Longforma rekta foso, farita en la teron: la plugilo tranĉas sulkojn Z; «ni fosu nian sulkon!» (E-ista devizo); la gnomoj rigardis de altaĵoj k el sulkoj Z; la sulkoj de la vojo estis jam plenaj de akvo k koto; la glitveturilaj tersulkoj Z; (analoge) la vento plugas sur la rivero grandajn sulkojn B; ni rigardis melankolie la sulkon de nia ŝipo.
2 Profunda nekonstanta falto.
3 ❤ (sulcus) Profunda fendo, trovebla en iuj organoj: la cerebraj sulkoj.
sulki (tr) Fari sulkon: la boato brave sulkis la ondojn; (f) li sulkis la frunton Z.
sulkiĝi. Pleniĝi per faltoj: bruna vizaĝo, sulkiĝinta kiel musko B.
malsulkiĝi. Perdi siajn sulkojn: liaj brovoj malsulkiĝis B.
laŭsulko, laŭvojsulko. Vojsulko proks. paralela al la vojdirekto.
trasulki (pp veturilo, i.a. ŝipo) Trairi, sulkante: (f) li trasulkis la lagon, la marojn.
trasulko, travojsulko. Vojsulko proks. perpendikla al la vojdirekto: akvovoja, rada, trajna trasulko.
radsulko. Sulko, farita en vojo per radoj de veturiloj: (f) la plejmulto treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj; la vojsulko de la rutino.
vojsulko. Sulko en vojo, diversa laŭ deveno (ekz. radoj, akvovojo) k direkto (kompare al tiu de la vojo): laŭaj vojsulkoj (laŭsulkoj), traaj vojsulkoj (trasulkoj). ☞ vojtruo, azendorso.