PIV · 10436
mirmekofag/o
mirmekofag/o Z ♉ S-Amerika mamulo (unuspecia g. Myrmecophaga tridactyla), el la ordo de ksenartroj, kun longaj haroj, fortaj ungegoj, trifingraj piedoj, longa, tubforma kapo, vermoforma lango k granda vosto; ĝi manĝas termitojn k formikojn. Sin. formikurso.
mirmekofagedoj. Fam. (Myrmecophagidae) de ksenartroj, al kiu apartenas mirmekofago k tamanduo.