PIV 2026 · Artikolo 9998

mastodonto

Litero M

mastodonto ZOOL PALE mamulo, rostrulo, kiu vivis en Terciaro (Mioceno kaj Plioceno), parenca al la nuna elefanto sed kun du paroj da dentegoj; la mandiblaj dentegoj (se ĉeestaj) estas malpli grandaj. familio Mammutidae genro Mastodon ➞ rostrulo, dinoterio, mamuto.