PIV · 8095
kolos¹o
kolos1o
1 🏠 Statuo de grandegaj dimensioj: la koloso de Rodiso estis statuo de Apolono; (f) ekzistas tuta familio el 26 arboj-kolosoj Z.
2 Giganta homo aŭ regno: la libereco elkovas kolosojn Z; Betoveno estas ia muzika koloso.
kolosa. Havanta eksterordinarajn proporciojn aŭ ecojn: kolosa statuo, viro, urbo, entrepreno; ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj k eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco Z. ☞ elefanta, giganta, mamuta, titana.