PIV · 14746
statu¹o
statu1o ☆ Skulptita aŭ muldita aŭ modlita figuro de homo aŭ besto, plej ordinare laŭ la normalaj dimensioj de la modelo: piedostara, rajda statuo; statuo el bronzo, argilo; tie staris statuoj k bustoj Z; ligna statuo de Budho; kolosa statuo de Dante Z; (f) ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo Z; mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj Z.
statua. Rilata al statuo: statua pozo, statua efekto.
statueto. Statuo, reproduktanta modelon laŭ malgrandaj dimensioj: sur la kamenbreto staris statueto de la Melosa Venuso.
statuarto. Arto de la skulptado de statuoj.