PIV 2026 · Artikolo 14747
staturo
Derivaĵoj en la artikolo 4
staturo alteco de la homa korpo, rigardata plej ofte el estetika vidpunkto:via staturo similas la palmotrunkon MT kia bela persono ŝi estas! staturo de reĝino! Z gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo Z malgraŭ lia eteco, la staturo de la viro supozigis eksterordinaran muskolforton HLu li mezuris lian staturon per la okuloj kaj alportis kostumon SEn juna viro, kies staturo havis strangan, oblikvan tenon FSz mezaĝa virino de peza staturo ALö fortika staturo ALö impona staturo ALö svelta staturo GMi ➞ staturmezurilo.
altastatura viro havanta staturon, kiu superas 180 cm.
bel1statura havanta belan staturon: la junulino estis belstatura kaj belvizaĝa MT
malaltastatura havanta staturon inter 150 kaj 160 cm.
mezastatura havanta staturon inter 160 kaj 180 cm.