PIV 2026 · Artikolo 10652

★moŝto

Litero M★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. moŝta
  2. moŝti
  3. moŝtul/o
  4. moŝtul/in/o
  5. altamoŝta
★ moŝto ĝenerala honora kvalifiko por altrangulo kies rangon oni povas precizigi per apudmetita adjektivo: nun sidiĝu, via moŝto! Z almozpeti ĉe moŝtoj moŝtuloj Z adiaŭ, via generala moŝto! Z lia reĝa moŝto B Lia Ambasadora Moŝto via Lorda Moŝto! ŝia grafina moŝto via sinjorina moŝto ➞ moŝtnaskita.
moŝta
1 estanta moŝto: moŝtaj senatanoj AGo pardonu min, moŝta sinjorino SPo (ŝerce) plej moŝta moŝto Z
2 rilata al moŝto: moŝta nasko FDi la maŝinhomo staras antaŭ via moŝta pordo kaj atendas vian ordonon SSz
moŝti ntr degni: ĉu la juna sinjoro jam moŝtis forlasi sian baldakenliton? FSz
moŝtulo, moŝtulino altrangulo, kiu havas nobelan titolon.
altamoŝta tre altranga: la altmoŝta sinjorino sidas kun ŝiaj servistinoj Z