PIV · 12559
pomp²o
pomp2o. Impona graviga aspekto de lukse ornamita vidaĵo: pompo de la kulto, de reĝa kortego, de ceremonio; la edziĝo okazis kun plena pompo; (f) la pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senenhavecon de la verko; S. kun granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion Z. ☞ parado.
pompa. Elmontranta imponan luksan belecon: pompa palaco, urbo, ceremonio; (f) pompa somero; pompaj arboj, pompa parolado. ☞ brila, grandioza, solena.
pompi (ntr) Esti pompa: (f) en intensa bluo pompas la ĉielo.