← Reen al B

PIV 2020 · 1700

bas/a

bas/a. Malalta: basa muro, kurzo, tajdo, latitudo, reliefo, voĉo; la basa Imperio (Romana dekadenca); la basa Rejno; la basgermana (malaltgermana) lingvo; 𝅘𝅥𝅰 (pp registro) basa klarneto.
bas1o 𝅘𝅥𝅰 Plej malalta vira voĉo: tiel tenoro povas fariĝi baso Z; (f) ĉiam la profunda baso de la akvofalo nin akompanadis.
burda baso. Pedaltono tonika aŭ dominanta (aŭ ambaŭ), persistanta(j) tra parto aŭ tuto de peco.
obstina baso = ripeta baso.
ripeta baso. Mallonga temo en la baso, konstante ripetata, kun diversaj melodiaj aŭ harmoniaj akompanaĵoj supre.
basulo. Kantisto kun tia voĉo: la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn Z.