PIV · 3352
domin/i
domin/i (tr)
1 Superregi, superpotenci.
2 ⚥ (pp alelo de geno) Manifestiĝi en la fenotipo malgraŭ la ĉeesto de homologa sed recesiva alelo. Sin. superregi.
domina
1 Rilata al situacio, en kiu io aŭ iu dominas.
dominado. Stato de io aŭ iu dominanta.
dominanto
1 Tio aŭ tiu, kio aŭ kiu dominas.
2 𝅘𝅥𝅰 Tono je kvinta distanco de la toniko.
3 Φ Esenca karaktero, kiu plejofte reaperas.
domineco ⚥ Eco de domina geno aŭ karaktero: domineco de alelo A kontraŭ alelo B.
dominema. Inklina al dominado.
subdominanto 𝅘𝅥𝅰 Tono je kvarta distanco de la toniko.
superdominanto 𝅘𝅥𝅰 Tono je sesta distanco de la toniko.