PIV · 2368
★ced/i
★ced/i.
I - (ntr)
1 Fleksiĝi, ne plu elteni, enfali: hakilo estas tranĉa, sed la branĉo ne cedas Z; la lito cedis sub lia pezo; ne batu la pordon, ĝi ne cedos.
2 Ne plu kontraŭbatali, ne plu rezisti: estis videble, ke la Libianoj komencas cedi B; leono cedas al neniu Z; al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas Z; mi cedis al Ostwald en ĉiuj punktoj Z; kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano Z; (f) la rutino fine cedis al la sana prudento; la nokto cedis al griza vintra tagiĝo Z; la tago cedas al la nokto Z; la sento de persona indeco ne cedis en ŝi antaŭ la timo de mizero Z; (abs) la febro cedis.
3 Sin allasi, sin fordoni al io, ĉesante rezisti: cedi al siaj pasioj, al la admonoj, al peto Z, al la deziro B, al ies kaprico B, al via insistado Z, al nacia kutimo; cedi al dormo; (analoge) ĉiuj virinoj cedas al li. ☞ abdiki, rezigni, sin retiri.
II - (tr)
1 Lasi al iu ion, kion oni okupis, posedis aŭ pretendis: cedi sian lokon, seĝon B, la tronon; feliĉon oni ne heredas nek cedas Z; (f) hidrogenperoksido facile cedas oksigenon; la espero cedis lokon al plena disreviĝo; ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo Z. ☞ allasi, koncesii, permesi, transdoni.
2 ⚖ Formale transdoni posedaĵon, rajton ks al alia persono: cedi lukontrakton; cedi komercon al nova entreprenisto.
3 ✉ Doni en reasekuro.
cedo
1 Ago de iu, kiu cedas: disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto Z; oni povas riproĉi al tiu traduko tro da cedo al la apartaj kutimoj de la lingvo rusa; ne prezenti ĝin (reformproponon) en formo de timema cedo Z.
2 Tio, pri kio oni cedas: mi efektive volis fari cedojn, sed ĉio rompiĝis pro la kapricoj de O. Z; doni cedon al iu Z (avantaĝon en ludo).
ceda ⚥ (pp geno) Tia, ke ĝi efikas nur, se ĝi troviĝas sur ambaŭ kromosomoj de paro: ceda karaktero estas la karaktero, kiun transdonas tia gena paro. ☞ rega.
cedado. Daŭra aŭ ripetita cedo: ni forlasu do por ĉiam ĉiujn provojn de cedado k iru trankvile nian vojon Z.
cedaĵo ⚖ Rajto, posedaĵo ks cedita.
cedebla ⚖ Tia, ke oni povas transdoni ĝin en la posedon de alia persono: cedeblaj valorpaperoj.
cedema. Facile cedanta al ies volo: leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras Z; cedema diskutanto. ☞ akordiĝema, mola, pacema.
cedigi. Fari, ke io aŭ iu cedu: la kavalerio cedigis la alon de nia armeo; cedigi sian orgojlon antaŭ la cirkonstancoj.
forcedi
1 (ntr) Rezigni pri io: vi pruvis vian kuraĝon, do forcedu de vana rezisto! G.
2 (tr) Plene transdoni: li sub trudo forcedis sian tutan heredaĵon.
malcedi (ntr) Rezisti.
necedebla ⚖ Tia, ke oni ne povas transdoni ĝin en la posedon de alia persono: necedebla bieno, titolo, vojaĝbileto; necedebla rajto.