PIV · 15277
tajd/o
tajd/o Z. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas; (f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo K; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
morta tajdo. Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
sizigia tajdo. Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno k novluno.