← Reen al D

PIV · 3112

★difekt/i

difekt/i (tr)
Fari ion neuzebla, ne taŭga, senvalora per fizika mistraktado: se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton […] X; difekti vazon, meblon, maŝinon; difektita horloĝo; unu ovo malbona tutan manĝon difektas Z; urtikon frosto ne difektas Z; klorida acido difektas metalojn; unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas Z. alteracii, korodi, dissolvi.  efloreski.
Fari, ke membro, organo ne plu funkciu sane: kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas Z; se iu batos okulon de sia sklavo k difektos ĝin […] X; ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo Z; difekti al si la brakon, la fingrojn Z; difektita bruto X. kripligi, vundi.
(f) Meti en malbonan staton, malplivalorigi, malbonigi: difekti ies sanon, famon Z, rajtojn Z; difekti la virton k honoron de virino Z; difekti sian animon X. damaĝi, fuŝi, malutili, noci, subfosi.
difekto
Malplivalorigo aŭ malbonigo pro mistraktado aŭ akcidento: valoron de objekto ni ekkonas post difekto Z; ĉiuj floroj ŝin ĉirkaŭis k demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton Z; la forigo de akuzativo estus granda difekto por la fleksebleco, riĉeco k precizeco de la lingvo Z.
Stato de io difektita; malperfektaĵo, senvalorigaĵo: en ĉiu objekto troviĝas difekto Z; la difektoj de domo kaduka Z; difekton de naturo ne kovras veluro Z; mi rekonstruis la muregon k ne restis en ĝi difektoj X; lia karaktero havas grandajn difektojn; nenia difekto estu sur ĝi X (viktimo). averio, damaĝo, makulo, ĝibo.
difektaĵo. Difekto 2.
difektebla. Povanta esti difektita: facile difektebla aparato, organo; lia gloro estas ne difektebla Z.
difektiĝi. Iĝi difektita: mia pluvombrelo difektiĝis de la vento; naivuloj antaŭenpaŝas k difektiĝas X; per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo X; nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova k nova Z.
difektiĝema. Facile difektiĝanta; delikata.
fordifekti. Difekti objekton, forigante ion de ĝi: fordifekti la angulojn de meblo.
sendifekta
Ne difektita: ŝi havas ĝin (la floron) tute sendifekta Z.
Rite pura: jaraĝaj ŝafidoj sendifektaj X.  netuŝita, virga.
batdifekti. Difekti, debatante: ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo X.
bruldifekti. Difekti per brul(ig)o: bruldifekti littukojn per cigaredo, kukon en la forno; li frapis la urtikon je la folioj k bruldifektis al si la manon Z; bruldifekton pro bruldifekto!; eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis X.
izoldifekto Nenormala malpliiĝo de izolrezistanco: terkontakta izoldifekto (kaŭzanta perdon de kurento al la tero).
valvodifekto Malordiĝo en la funkciado de la korvalvoj.
militdifektoj. Difektoj kaŭzitaj de la milito: kompensi la militdifektojn.