PIV 2026 · Artikolo 2804
damaĝi
damaĝi tr malutili al iu aŭ io, kaŭzante materian aŭ moralan perdon: miaj gepatroj damaĝis min per sia psika kaj fizika perforto UMa la striko damaĝis la najbarajn industriojn la imposta fraŭdo multe damaĝas la ŝtaton damaĝi la bonan funkciadon de nia lingvo GLe (figurasence) damaĝi ies reputacion ➞ difekti, domaĝi.
damaĝo malprofito kaŭzita al iu per ies agado: jare pro la damaĝoj asekuraj kompanioj elpagas proksimume 140 000 eŭrojn JHa kompensi la faritajn damaĝojn ➞ domaĝo.
militodamaĝoJURO damaĝo kaŭzita de milito al domoj, bienoj, industrioj k.s. Sin. militodifekto.