PIV · 8680
★kripl/a
★kripl/a
1 (iu) Perdinta la kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano ks: kripla pro maljuneco, pro milito; kripla je la dekstra kruro; mizera kripla almozulo. ➞ impotenta.
2 (io) Perdinta unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektita: kripla saliko B; kriplaj arboj Z; kripla spirito; kripla projekto de lingvo.
kriplaĵo. Difekto kronika en la funkciado de korpo, sistemo k.a.: neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo X; korpaj k spiritaj kriplaĵoj Z; la fonetika skribado kaŭzus ofte tro grandan kriplaĵon de propraj nomoj Z.
kripligi
1 Fari iun kripla: la pafvundo kripligis la soldaton B; ĝi balbutas per la duone kripligita voĉo Z.
2 Fari ion kripla: bildo kripligita en malbona spegulo Z; tiu ŝanĝeto kripligas la sencon de la tuta frazo; viaj juĝistoj kripligas la leĝon por sia profito Z; kripligi doktrinon, la instruon Z, la veron Z; gazetoj prezentis la projekton en la plej kripligita sensenca formo Z; la forigo de la akuzativo prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo Z. ☞ stumpigi.
kripliĝi. Iĝi kripla:
1 li estis daŭrigonta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis nin; la Hebreoj kunepremiĝis simile al sardeloj k per tio kripliĝis korpe k anime Z;
2 kun la tempo la lingvoj kripliĝas Z.
kriplulo. Homo kripla: ĉiu familio havas sian kriplulon Z.