← Reen al K

PIV · 8681

kript²o

kript2o. Kava loko, pli speciale:
Subtera ĉambro de preĝejo, kie oni iam enterigis mortintojn.
Iu el la multoblaj kavetoj sur la supraĵo aŭ en la interna parieto de diversaj organoj: tonsilaj kriptoj (cryptae tonsillares).
kripta
Rilata al kripto.
(pp skribo aŭ parolo) Sekrete konvencia: la slango de la krimuloj estas kripta lingvo.
kriptaĵo. Ĉifrita teksto, kies ŝlosilon oni ne posedas.
elkriptigi. Deĉifri kriptaĵon.