PIV · 8683
kriptogam/oj
kriptogam/oj 🍁 Grupego (eksa subregno) de vegetaĵoj, kies reproduktorganoj estas malmulte videblaj, t. e. sen floroj, k ne produktas semojn. ☞ fanerogamoj.
ĉelaj kriptogamoj. Kriptogamoj sen vaskuloj aŭ sen tipaj vaskuloj: algoj, fungoj (inkl. likenojn) k briofitoj. ☞ talofitoj.
vaskulaj kriptogamoj. Kriptogamoj kun tipaj vaskuloj: pteridofitoj.