PIV 2026 · Artikolo 8679
kripo
kripo
1 manĝujo por bestoj (ĉevaloj, bovoj k.s.): la hundo antaŭ kripo kuŝis KKa la plej bona kripo de la stalo FDi
2 KRIS prezento pri la naskiĝo de Jesuo (okazinta laŭlegende en kripo) pere de statuetoj: la blondbukla infaneto sur la pajlo de l’ kripo RSc la kripo figuras — krom scenigo de la eventoj ĉirkaŭ la naskiĝo de Jesuo — ankaŭ la riĉan historion de la malgranda slovaka nacio JHa