PIV · 4922
★fuŝ/i
★fuŝ/i (tr) Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi: la tajloro fuŝis mian veston; ŝi fuŝis la saŭcon; fuŝi la metion, la profesion (laborante je tro malaltaj prezoj); volante ripari sian radioricevilon, li nur fuŝis ĝin. ☞ difekti, saboti, deformi, kripligi.
fuŝa. Malbone, senzorge, makule ks farita: fuŝa laboraĵo, tasko, kopio.
fuŝado
1 Agado de fuŝanto.
2 ☼ Nerespondeca k nedaŭrigebla utiligo k konsumado de resursoj k mediservoj.
fuŝaĵo. Io fuŝita: tiu traduko estas simpla fuŝaĵo.
fuŝisto, fuŝulo. Persono, kiu fuŝas: mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi Z; mi estis fuŝistino Z. Rim. fuŝ estas uzata pref-e: fuŝkuiri, fuŝpalpi, fuŝpentri, fuŝverki, fuŝbindo, fuŝtajloro. ☞ mis.