PIV 2026 · Artikolo 3113
difenbakio
difenbakio BOTA tre venena, plurjara, granda herbo, kun fortika tigo, ĉesupre portanta integrajn verdajn foliojn ofte flav- aŭ blank-makulajn; el tropika Ameriko; iuj (kiel multaj kultivoformoj) pote kultivataj por ornama foliaro. genro Dieffenbachia ➞ arumaco.