← Reen al N

PIV · 11036

noc/i

noc/i (tr) Malutili: alkoholo nocas la sanon; (f) kritikoj ne povas noci la veran genion.
noca. Malutila: nocaj substancoj.
nocivo. Kapablo de iu aŭ io por nocado: la nocivo de drogo.
nenocismo. Ahimso.
nenocivo. Eco de io, kio ne estas noca: la nenocivo de farboj.
medinocaĵo Ĉia faktoro de malplibonigo de la medio (ekz. poluado, bruo, urbanizado): estetika, sona medinocaĵo. Sin. medimalutilaĵo.