← Reen al N

PIV · 11035

★nobl/a

nobl/a
Havanta altajn moralajn kvalitojn: mia nobla amiko Trumpeter Z; nobla koro nun ĉesis bati Z; karaktero nobla Z; (analoge) lia nobla deziro alporti utilon al la homaro Z; la nobla ago de la libristo rilate ŝin Z; noblaj intencoj Z; (antifraze) mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn batojn en la noblajn partojn Z. ideala, heroa, modela, sublima, altruisto.
Ege ne reakciema: nobla metalo (oro, plateno ks); nobla gaso (heliumo, neono, argono ks). inerta.
noble. En nobla maniero: la pacon noble povas mi akcepti Z; noble pardoni la ofendojn.
nobleco. Eco de iu, io nobla: la nobleco de lia konduto min venkis.
nobligi. Fari nobla: amo nobligas eĉ plej trivialan mastrumadon.
malnobla. Havanta malestimindajn, hontindajn, maldelikatajn ecojn: malnobla, senkuraĝa vermo! Z; ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Z; (analoge) ĉio ĉi tio estas malnobla mensogo! Z; la plezuroj de malnobla amo Z; mortigo plej malnobla Z (murdo); malnobla timo Z; «ekstermu la malnoblan!» estis la moto de Voltero.
malnoblulo. Homo malnobla: kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo Z.
malnobligi. Fari malnobla: tiaj personaj atakoj malnobligas la diskuton.