← Reen al T

PIV · 15776

★toler/i

toler/i (tr)
(iu ion) Ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin: toleri la kapricojn de infano B; li ne toleras eĉ muŝon sur la muro Z; ĝi estas la lasta el viaj arogantaĵoj, kiun ni toleras Z; li toleris ĉiujn religiojn en sia regno Z; toleru, ke mi parolu Z; ni neniam toleros, ke oni faru al vi ian honton Z; la bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras Z; la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno Z; (f) tempo toleras, sed vero aperas Z. lasi. permesi, elporti.
(iu iun) Akcepti la ĉeeston de iu: vi malbonodoras vinon […] Foriĝu! Oni ne povas toleri vin! Z; tian homon mi ne povus toleri eĉ unu tagon; la malplimultuloj estas nur apenaŭ tolerataj fremduloj Z.
(io ion) Havi tian econ, ke la ekzisto, kontakto aŭ sorbo de ia afero ne kaŭzas difekton: tiu afero ne toleras prokraston; la ĉi-supra regulo toleras plurajn esceptojn; la homa organismo toleras multe pli, ol oni teorie supozus; bone tolerata, ne tolerata medikamento; tiuj du substancoj ne toleras unu la alian (ne donas homogenan miksaĵon).
tolero
Ago de iu, kiu toleras k rezulto de tiu ago: tio estas ja ne rajto, sed nur tolero.
(pp industria preciz-fabrikado) Allasebla ekarto al la ekzakta valoro de certa grando (dimensio, maso, frekvenco k.a.): la metalindustriaj toleroj estas esprimitaj per mikrometroj (µm); ĉe monero de 25 g po 900 milonoj da arĝento, la titra tolero estas 5 milonoj k la masa tolero 10 milonoj. ekarto.
tolerebla. Tia, ke oni povas lin/ŝin/ĝin toleri: tolerebla erareto; kutimo tolerebla, kvankam ne laŭdinda; laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla Z.
tolereco. Grado, laŭ kiu organismo aŭ substanco toleras difinitan substancon: malgranda tolereco al antibiotikoj; tolereco de du substancoj. alergio.
tolerema. Inklina al tolero: tolerema homo, registaro.
toleremo, toleremeco. Inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ ag-manierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem: religia, politika toleremo; la toleremo estas ofte efiko de la indiferenteco, malofte de la korboneco; sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn Z; la franca Edikto pri Toleremo (1598), la angla Akto de Toleremo (1689).
netolerebla. Tia, ke oni ne povas ĝin toleri: ĝi estas netolerebla sensencaĵo Z; netolerebla spektaklo.
netolerateco Eco de nutraĵo aŭ de medikamento, ne tolerata de organismo: netolerateco de la bovina lakto ĉe iu infano.
netolerema. Tute malinklina al tolero: netolerema pastro; mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco Z.