← Reen al K

PIV · 8359

kontener/o

kontener/o. Transportujo kun laŭnorma kapacito de 1 ĝis 63 kubaj metroj, plejofte apartenanta al transportentrepreno k destinita por enteni varojn kun aŭ sen pakumo, ŝutaĵojn, fluidojn, por ebligi stokadon k facilan manipuladon dum transporto per sinsekve malsamaj rimedoj (ŝipo, aviadilo, fervojo, kamiono): envagona kontenero, survagona kontenero, fridiga kontenero, kontenerŝipo.
kontenerizi. Provizi aŭ funkciigi per konteneroj: kontenerizi la trafikon.