← Reen al K

PIV · 8360

★kontent/a

kontent/a. Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas: kontenta per Z, pro, pri sia sorto; esti kontenta, tio estas nenio alia, ol ripozi en sia deziro k eviti deziri superfluaĵojn; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Z; kontenta koro estas festenado X; eĉ mia edzino estas kontenta je sia vestaro Z; ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto Z; li forlasis la inferon, kontenta, ke li tiel bone sukcesis B. feliĉa, ĝoja, sata.
kontenteco. Stato de iu kontenta: kontenteco estas pli bona ol riĉeco Z; nobla kontenteco pri si mem Z.
kontentigi
Fari iun kontenta: kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas Z; kontentigi la katon k kune la raton Z (pp neeblaĵo); provoj kontentigi siajn kontraŭparolantojn Z; nekontentigeblaj postuloj.
(f) Konformiĝi al io abstrakta, obei al iu regulo, bezono ks: E. prudente kontentigas tiun principon Z; ĉion vi forgesu, ĝis vi sopiron mian kontentigos Z; kontentigi deziron, bezonon, sian malsaton Z, ies scivolon. komplezi, plenumi, satigi.  ŝuo.
kontentigo. Ago de iu, io kontentiganta: la kontentigo de sia malsato Z; mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi Z; postuli kontentigon pri iu afero Z; doni kontentigon al la sinjoro Z; kontentiga respondo; kontentige solvi malfacilaĵon.
kontentigi sin, kontentiĝi. Trovi en io motivon, por ne postuli pli, por ne zorgi plu: la kongreso ne devas kontentigi sin per teoria rezonado Z; li kun tia rimarko kontentigis sin Z (ne faris ion alian); ili kontentigis sin trankvile eliri el la ĉambro Z; la besto devas kontentiĝi kun fojno Z; kontentiĝi per vantaj paroloj Z; mi forkuris de ili k ili kontentiĝis per mia arĝento k oro Z; tiuj provoj kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko Z; gazetoj kontentiĝas per tio, ke ili havas la eblon […] Z; ne kontentiĝante je tio, ke ili mem ellernis la lingvon, ili penu fari por tiu ĉi ideo, kiom ĉiu povas Z.
kontentiĝema. Tia, ke li / ŝi facile kontentiĝas. nepostulema.
kontentulo. Homo kontenta: kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa Z.
malkontenta, nekontenta. Deziranta ion alian ol tion, kion oni havas: ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario Z; demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo Z; k se iu estas nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon! Z; sinjoro, li diris kun nuanco de nekontenteco Z; havi nekontentecon kontraŭ iu Z.
memkontenta. Kontenta pri siaj propraj bonaj ecoj: la bona virino memkontente metis sur la apogilon sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela Z. vanta.