← Reen al K

PIV · 8172

★komplez/o

komplez/o. Ago, per kiu oni penas plaĉi al iu, helpante, farante servon aŭ havigante profiton: la gazetoj faros al mi grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon Z; ĉu vi ne volos fari al ni grandan komplezon k preni sur vin […] Z; faru al ni la komplezon, prenu ankaŭ la pleteton Z; la decido […] estis de mia flanko ne ia morala ŝuldo, sed simpla, de nenio devigita komplezo Z; por amiko komplezo neniam estas tro peza Z.
kompleza. Faranta komplezon: kompleza homo B, ago B; per tiu kompleza invito vi tre ĝojigis min Z.
komplezi (al aŭ tr) Montri sin kompleza: komplezu al li per via protektado Z; mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero X; ĉu vi tiel komplezus k tradukus tiun ĉi artikoleton por mi?; Ho, komplezu lin, la blindulon, eĉ se li ne vidas vin Ŝ. bonvoli, volonte.
komplezema. Inklina al komplezoj: tre komplezema vireto, kiu pri ĉio diras, ke vi estas prava Z; komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko Z. indulga, servema.