← Reen al K

PIV · 8358

kontempl/i

kontempl/i (tr) Longe k medite rigardi, per la korpaj aŭ la spiritaj okuloj: kontempli la Dian gloron; la kontempla vivo de la budhistaj monaĥoj; kontemplema ordeno (kies anoj dediĉas sin precipe al meditema, ne al socie aktiva vivo).
kontemplado. Ago de kontemplanto: profundiĝi en kontempladon; «la Kontempladoj» estas la ĉefverko de V. Hugo. ekstazo, vizio, absorbiĝo, koncentriĝi.