PIV 2026 · Artikolo 82

★ad

Litero A★ Fundamenta

★ ad sufikso daŭra aŭ ripetata ago. ➞ martelado, brosado, kronado, uzado, kantado, venĝado, starado, irado, parolado, pafado, donado, putrado; vizitadi, saltadi, agitadi, aperadi.
ade daŭre aŭ longe: ade ripetita ago MRo/BRo dum sendormaj noktoj mi ade renversiĝis en mia lito deflanke alflanke VVi ŝi eĉ adeade amikis kun mi CPi
adasismo rimado per sufiksoj (ekz. amadas — vidadas, laborado — batado, soifanta — militanta): krom adasismoj, abundas ankaŭ rimokrimoj similaj al la praparo koro/doloro OE vin gardu, kiel de abismo, de la mucida, teda adasismo KKa