PIV · 83
Adam/o
/ (apartigas la kapradikon disde ĝia finaĵo)
La unua homo, simbolo aŭ de la tuta homaro aŭ nur de la viroj: komenci de Adamoᶻ (L. L. Zamenhof) (komenci de tro malproksime la rakonton); parenco per Adamoᶻ (L. L. Zamenhof) (tre malproksima); demeti de si la antikvan Adamonᶻ (L. L. Zamenhof) (rezigni pri malbonaj kutimoj); Adamido (homo); Adampomo (elstaraĵo de la tireoido ĉe viroj); Adamtero (ruĝa, minerala, plej supera tavolo de la multkolora sabloŝtono). ☞ (rilata vorto el la sama semantika kampo) Evo.