← Reen al V

PIV · 16693

★vizit/i

vizit/i (tr)
Iri en ies hejmon, por tiun vidi: vi devus viziti viajn maljunajn gepatrojn Z; antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon Z; (f) en tiu nokto ŝin vizitis la marborda fantomo Z; vivo, kiun ne vizitas la amo eĉ en sonĝo, estas ankoraŭ pli malĝoja B.
Iri en ies hejmon, por tiun helpi, kuraci ks: ĉiun matenon la kuracisto vizitas siajn malsanulojn; piaj virinoj, kiuj vizitas la malriĉulojn; mi estis malsana k en malliberejo, k vi ne vizitis min N.
Iri en iun lokon, por ĝin trarigardi: mi esperas viziti Romon; ni haltas unu tagon, por viziti la ekspozicion Z; li eliris kun la intenco viziti la foiron Z; teatramantoj ofte vizitas la teatron Z; viziti muzeon; ĉiujare okazadis tre vizitata foiro Z; ĝi estis tiam multe vizitata loko Z.
Iri sur ŝipon, apartenantan al alia regno, por informiĝi pri ties karaktero k celo.
= vizitadi 2.
vizito. Ago de tiu, kiu vizitas:
ceremonia, formala, kondolenca Z vizito; mia vizito faris al li plezuron Z; oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito Z; fari longan, mallongan viziton; (f) la sonorilo ricevis vizitojn de la birdoj Z; mizero faras viziton, ne atendante inviton Z; vizitkarto;
la vizitoj en la hospitalo finiĝas je la 12a; la kuracisto ripetadis siajn vizitojn ĉiutage Z; pastra vizito;
dum lia vizito en Oriento; la vizito de la privataj apartamentoj de la kastelo okazas nur vendrede;
rajto de vizito (ne inkluzivanta la rajton de priserĉo).
vizite. Por viziti: la patrino venis tien vizite Z.
vizitadi
Ofte aŭ regule viziti: mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare Z.
Iri regule en iun lokon, por tie lerni: vizitadi kurson, klinikon B, gimnazion Z; vizitado de antaŭkonfirmaciaj lecionoj Z; doni al studento ateston pri vizitado.
vizitanto. Tiu, kiu vizitas: Sinjorino ne akceptas hodiaŭ la vizitantojn B; la Vizitantinoj (membroj de monaĥineja ordeno).
vizitejo. Ĉambro en gimnazio, malliberejo ks, kie la vizitantoj povas vidi sian konaton.
punviziti ב Veni, por puni: vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn X; venis la tago de punvizito X.
rondvizitado. Rondira vojaĝo por vizitado de lokoj, de amikoj ks: rondvizitado de sanktejoj; rondvizitado de la kuracisto, de la laktisto.
surprizvizito (ark.) Vizito, kiun gejunuloj faras al kamarado, ne anoncinte sin, sed alportante drinkaĵojn.