PIV · 996
★apog/i
★apog/i (tr)
1 Subteni k firmigi objekton per alia submetita: apogi la kapon sur la mano Z, la kubutojn sur balustrado; sin apogi sur ies brakoj Z; ŝi serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi Z; ŝi sidis kun tempio apogita sur la mano Z; sur la veluraj kusenoj de seĝo k apogite sidis Rabeno A. Z; plafono de salono, apogita sur dekdu kolonoj B; (f) biblioteko, kiu apogas sin sur abonoj Z.
2 Oblikve meti ion kontraŭ firme staranta objekto, kiu malhelpu ĝin fali: apogi ŝtupetaron al muro, lancon al kolono; apogu al mi vian kapeton Z; li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro k elpuŝigas sin kune kun li Z; li staris rekte, k en unu mano tenis glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono Z; gastinoj, apogiĝinte unu al la alia Z; (f) ∆ apoga funkcio, hiperebeno.
3 (f) Uzi ion kiel pravigon aŭ motivigon por plua agado aŭ teoriado: apogi siajn postulojn sur la kutimo; apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj, ĉiu klubo kunmetas nomaron Z; sin apogi sur la rezono k ne sur siaj sentoj.
4 (f) Plifortigi per sia aŭtoritato: apogi kandidaton, proponon.
apogo
1 Ago de iu, io apoganta: por ke la volvaĵo de la pizo akiru punktojn de apogo […] Z; jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita! X; al via talento mankas la apogo de lernado Z; doni al iu sian moralan apogon Z.
2 Io, kio apogas: unu kapo facile trovas apogon Z; Amalio perdis siajn apogojn Z; unu el la plej gravaj apogoj de la Komitato, la lingvisto B. de C. Z; pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero Z; (f) senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe Z; por vendisto mensogo estas necesa apogo Z; facile trovi apogon ĉe iu Z.
apogilo. Tio, kio servas por apogi ion, aŭ al iu por sin apogi: se (la batito) leviĝos k irados ekstere per apogilo, la batinto estu senkulpa X; apogilo de kaduka tegmento; (brak)apogilo de seĝo, (dors)apogilo de benko.
kontraŭapogilo Ⓣ Helpilo, konsistanta ordinare el klinita stango, por subteni k firmigi vertikalan foston.
subapogi Z. De sube apogi: T-pecoj subapogas la balkonon.
libroapogilo. Peza bloko kutime kun ornamoj, skulptaĵoj ks, servanta por teni librojn starantaj sur breto, tablo ks.