← Reen al K

PIV · 7227

kameli¹o

kameli1o 🍁 G. (Camellia el teacoj) de daŭrafoliaj trunkarbustoj aŭ arboj kun simplaj, ledecaj folioj k kun ofte rozosimilaj floroj, unu- aŭ plur-ope akselaj; ĉ. 200 sp-oj el tropika k subtropika Azio, pluraj kultivataj por ornamo k unu por produktado de teo:
Ĉinia kamelio (Camellia sinensis, sin. Thea chinensis). Sin. teo 2.
Japania kamelio (C. japonica) el Japanio, Koreio k Tajvano, el kies ĉ. 2 000 ornamaj kf-oj, oni ankoraŭ nun kultivas ĉ. 100.