PIV · 8237
★kondut/i
★kondut/i (ntr) Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: konduti bone, malbone, neriproĉinde, glore; konduti kolere, afable, malame kontraŭ iu; li kondutis ĉiam ĝentile al mi. ☞ trakti.
konduto. Maniero, laŭ kiu oni kondutas: havi bonan konduton; ŝanĝi sian konduton; kion diras via libro pri konduto? Z; penu, por ke vi ricevu bonan ateston pri konduto Z (en la lernejo).
bonkonduta. Tia, ke li, ŝi bone kondutas (precipe pp geknaboj): li ĉiam estis bonkonduta infano Z; ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi Z (la anasido). ☞ ĝentila, brava.