← Reen al V

PIV · 16661

virus⁹o

virus9o 🔬
Enĉela parazito, kiu konsistas nur el nuklea acido (RNA aŭ DNA) k kelkaj proteinoj: viruso deturnas la ĉelon de ĝia normala metabolo, devigante ĝin sintezi virusajn proteinojn k nukleajn acidojn k sekve produkti viruserojn, kiuj migros k penetros en alia(j)n ĉelo(j)n.
(ark.: ĝis komence de la 20a jc) Patogena mikrobo, precipe ĉiu el la tiam ne bone konataj.
💻 Komputila programo, kiu reproduktas sin, normale per trompado de homoj, kiuj senscie rulas ĝin. Troja ĉevalo, vermo.
enkromosoma viruso. Viruso, kies genaro enkorpiĝis en kromosomon de la gastiganto k tial ne patogena. Sin. proviruso.
libera viruso. Viruso libera en la gastiganto k tial patogena.
virusero. Virusa partiklo, videbla per elektrona mikroskopo, kies dimensioj estas ĉ. 20−350 nm.
virusologo. Fakulo pri virusologio.
virusologio. Studo pri la virusoj k virusozoj.
virusozo. Virusmalsano: aidoso, herpeto, poliomjelito estas virusozoj.
retroviruso. RNA-viruso kapabla integri DNA-transskribaĵon de si en kromosomon.
ultraviruso (ark.) = viruso 1 (viruso 2, trapasanta la ordinarajn porbakteriajn filtrilojn).